Spontanea fisio

En fiziko, spontanea fisio estas formo de radiaktiveco per fisio. Ĝi estas trajto de tre pezaj izotopoj, kaj estas teorie ebla por ĉiu atomkerno kies maso estas pli granda ol aŭ egala al 100 atommasaj unuoj u (proksime al rutenio). En praktiko, tamen, spontanea fisio estas nur energie farebla por atomaj masoj pli supre 230 u (proksime al torio). La izotopoaj plej emaj al spontanea fisio estas tiuj kun granda atoma nombro, la aktinoidoj, kiel mendelevio kaj laŭrencio, kaj la trans-aktinoidoj, kiel ruterfordio.

Por uranio kaj torio, la spontanea fisia reĝimo de disfalo okazas, sed estas relative malofta kaj tiel estas kutime neglektita krom en la akurataj konsideroj. La kriterio por tio ĉu spontanea fisio povas okazi estas proksimume:

Z2 / A ≥ 45

kie Z estas la atomnumero (ekzemple, 92 por uranio-235),

A estas la masnumero (ekzemple, 235 por uranio-235).

Kiel la nomo sugestas, spontanea fisio estas la sama procezo kiel fisio, escepte de tio ke ĝi okazas sen trafo de la atomo per ekstera neŭtrono aŭ alia partiklo. Spontaneaj fisioj liberigas neŭtronojn kiel ĉiuj fisioj, tiel se estas sojla maso de la substanco, spontanea fisio povas iniciati ĉena reakcio. Ankaŭ, izotopoj, por kiu spontanea fisio estas ofta disfala reĝimo, povas esti uzataj kiel neŭtronaj fontoj; kaliforniumo-252 (duoniĝtempo 2.645 jaroj, branĉa rilatumo de spontanea fisio 3,09%) estas ofte uzata por ĉi tiu celo.

Se dum iu tempodaŭro estas malatentebla malpligrandiĝo de la kvanto de kernoj kiuj povas spontanee fisii, do la fisiado estas procezo de Poisson: por tre mallongaj tempaj intervaloj la probablo de spontanea fisio estas proporcia kun la longo de tempodaŭro.

La spontanea fisio de uranio-238 lasas spurojn de damaĝo en mineraloj enhavantaj uranion ĉar la rezultoj de fisio disflugas tra la kristalsistemo. Ĉi tiuj spuras, aŭ fisiaj trakoj provizi la bazon por la radiomezura datigo: fisia traka datigo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search